|   | La verkoj prezentatas nur per tekstoj vaste Strigino kaj Kato         A. Kerbel         Aŭskulti Erinaco         J.Cink Sanĉo kaj ranĉo         Nina Djomuŝkina Torto         Nina Djomuŝkina Koboldo         Nina Djomuŝkina Trolejbuskapuso         Lusi Rimon Mi volas havi hundidon         Ikar' A. Kanto pri museto Tarasik Krokodil' Gena RIDETO         V.Melnikov Infan-versoj        de Ludmila EVSEEVA Strigino kaj Katode Edvard Leard (1812-1888. Fama angla aŭtoro de humoraj sensencaĵoj) tradukita de Aleksandr Kerbel
            ErinacoCxehxa popolkanto. Tradukis J.Cink Nia avo foje trovis erinacon en ĝarden'. Kaj li kaŝis ĝin sub tukon sur la benko ĉe kamen'. Sen atent' sur l'erinacon eksidiĝis la onklin', Kiel la dragon en selo salte ŝi elpafis sin. En vilaĝo nune ŝvebas mokaj miroj pri sagac' De l'onklino, kiu provis rajdi sur la erinac'. Rf: jes,jes estas vero, jes,jes,estas ver'. se ne kredas vi, do venu, konvinkiĝi pri l'afer'.
      Sanĉo kaj ranĉoNina Djomuŝkina (На мотив "В тропическом лесу купил я дачу") Aĉetis iam Sanĉo Malmustekostan ranĉon En pitoreska loko de arbar', Kaj tiu kadukaĵo Eĉ ne taŭgis por hejtaĵo Ĉar dum cent' jaroj staris sen ripar'. Malfermis Sanĉo pordon, Kaj tuj ekaŭdis tondron, Ĉar sur la plankon falis la plafon' Kaj post facila vento Forflugis la tegmento Kaj muroj dividiĝis je duon. Decidis tiam Sanĉo Konstrui novan ranĉon El traboj sur la bordo de river', Laboris li dimanĉe, Forgesis eĉ pri manĝo, Sed al vesper ŝanĝiĝis la veter' - Jen post laboro aĉa Rivero iĝis larĝa Kaj ŝtelis ĉion aroganta flu', kaj restis nur por Sanĉo Sur bordo granda marĉo, Kvakantaj ranoj kaj nenio plu.
  TortoNina Djomuŝkina Sur teler' situas torto Tiom vasta kvazaŭ korto, Tiom alta kvazaŭ monto Sur teler' situas torto, Ni ĝin manĝos ĝis la morto, ĝin atendas fama sorto, Plu ne havas ni eĉ vorton, maĉ-maĉ-maĉ - situis torto!   KoboldoNina Djomuŝkina Hele lumas en ĉielo stelo, Tie estas flamo de kandelo, Estas sur monteto la kastelo, Sidas koboldo tie en fotelo. Rf: Tiu koboldo estas ege olda, li drinkas elon senpere el botelo. Iam forte pluvis el ĉielo, Vestis li flikitan pluvmantelon, Kaj demetis li de kap' ĉapelon, Sub steloj iris koboldo kun ombrelo. Rf: Tiu koboldo estas ege olda li drinkas elon senpere el sitelo. Ne rakontas mi al vi fabelojn, Nudelojn ne pendigas sur orelojn, Trovu sub ĉielo la kastelon, Koboldon vi ekvidos tie en fotelo. Rf: Tiu koboldo estas ege olda li drinkas elon senpere el barelo.
TrolejbuskapusoLusi Rimon Laca trolejbuso Dormas sub ĉielo, Lin tra kumuluso Radio tuŝas stela. Ŝonĝas li pri landoj Foraj kaj sunriĉaj, Kie ĉe la bordoj Mevoj ŝvebas kriĉaj. Sub magnoliarbo Ina loĝas buso, Ŝi busidojn vartas Dum lulbrua fluso. Kornojn sur la dorson Ŝian li ekklinas, Por ĉiam kunflosi En la rev' inklinas. Vento al neĝeroj Aman kanton flustras, Sub la prujn' leĝera Dormas trolejbuso. RF: Kara trolejbuso,       rava trolejbuso.             Estu malnimbusa                   trolejbuskapuso.
Mi volas havi hundidonesperanta traduko: Ikar' A. Aĥ, kiel volus mi hundidon havi Por propramane ĝin en kuvo lavi, Por propramane ĝin en kuvo lavi, L'hundi-i-don. L'hundid' kviete ja al mi alpasos, Sur mia vango sian kison lasos, Sur mia vango sian kison lasos, L'hundi-i-do. //Sed hundidon ne havas mi, Ne havas mi hundi-idon, Sed hundidon ne havas mi, Ne havas mi hundi-idon;//2f. Aĥ, kiel volus mi katidon havi Por propramane ĝin en kuvo lavi, Por propramane ĝin en kuvo lavi, L'kati-i-don. L'katid' kviete ja al mi alpasos, Sur mia vango sian kison lasos, Sur mia vango sian kison lasos, L'kati-i-do. //Sed katidon ne havas mi, Ne havas mi kati-idon, Sed katidon ne havas mi, Ne havas mi kati-idon;//2f. Aĥ, kiel volus ja mi ranon havi Por propramane ĝin en kuvo lavi, Por propramane ĝin en kuvo lavi, La ra-a-non. La ran' kviete ja al mi alpasos, Sur mia vango sian kison lasos, Sur mia vango sian kison lasos, La ra-a-no. //Sed la ranon ne havas mi, Ne havas mi la ra-a-non, Sed la ranon ne havas mi, Ne havas mi la ra-a-non;//2f. Aĥ, kiel volus mi almenaŭ iun havi Por propramane tiun ĉi en kuvo lavi, Por propramane tiun ĉi kuvo lavi, Ĉi-ti-un. Al mi kviete iu jen alpasos, Sur mia io sian kison lasos, Sur mia io sian kison lasos, Ja-i-u. Sed iun ajn ne havas mi, Ne havas mi ja iu-n, Kaj tiun ĉi ne havas mi, Eĉ ne la spur'maku-lon... А Я ХОЧУ ИМЕТЬ ЩЕНОЧКА... 1. Ам                   Dm А я хочу иметь щеночка, G                   C Чтобы водить его на поводочке, Am                   Dm Чтобы водить его на поводочке, E Щеночка. Щеночек тихо подойдет ко мне, И поцелует меня прямо в щечку, И поцелует меня прямо в щечку, Щеночек. Но нет щеночка, нету у меня...       | 3 раза Щеночка... 2. А я хочу иметь котенка, Чтобы водить его на поводочке, Чтобы водить его на поводочке, Котенка. Котенок тихо подойдет ко мне И поцелует меня прямо носик, И поцелует меня прямо носик, Котенок. Но нет котенка, нету у меня...       | 3 раза Котенка... 3. А я хочу иметь лягушку, Чтобы водить ее на поводочке, Чтобы водить ее на поводочке, Лягушку. Лягушка тихо подойдет ко мне И поцелует меня прямо в ушко, И поцелует меня прямо в ушко, Лягушка. Но нет лягушки, нету у меня...       | 3 раза Лягушки... 4. А я хочу иметь кого-то, Чтобы водить его на поводочке, Чтобы водить его на поводочке, Кого-то. Кого-то тихо подойдет ко мне И поцелует меня прямо в что-то, И поцелует меня прямо в что-то, Кого-то. Но нет кого-то, нету у меня...       | 3 раза
Kanto pri museto Tarasikesperanta traduko: nekonata Iam muset' ebriulo Vendis ŝranketon spegulan, Vendis li liton kutiman, Iris vojaĝi sentime. Iĝis vetero malbona Naĝis sur ŝelo melona La kuraĝulo unika Remis per plumo kornika. Tamen kruelis la vento, Estos jam tuj akcidento, Ŝelo melona jam krakas, Ondoj ĝin arde atakas. Pepas muset' malfeliĉa: Mi ne vojaĝos, sufiĉe! Hejmo sen dubo pli bona Estas ol ŝelo melona! Hejmenen revenis museto, Ree aĉetis ŝranketon, liton, ŝpegulon negrandan, Tute ne trinkas li brandon! Мышонок TарасикС.Никитин
  Krokodil' GenaInfana kanteto de V.Shainsky kaj M.Plackovsky tradukita de V.Melnikov |
|
Pelikano Pelikano - bird' solena - Naĝas ĉe la rand' basena. Okulo - ronda kvazaŭ groŝo, Longa beko, sub ĝi - poŝo! Zoo-studo Supre kaj malsupre - plado, Tute ronda, kiel rado, Malrapide vojon tretas, Nur piedoj videbletas. Tute simpla zoo-studo: Pri kiu temas? - Pri ... - testudo! |
Rano Kiel verda baloneto, Saltas rano al lageto: - Kva-kva-kva-kvo! Kva-kva-kva-kvo! Bonas vivo en la akvo! Pavo Bunt-vostan ekvidinte pavon, Helenjo atentigas avon: "Rigardu! - kriis la knabino,- - Mirinde, floras la kokino!" | |
|
Urĝan helpon! - Hola! Hola! Polikliniko? - Auskultas flegistin' Lumbriko. - Ni petas pri konsilo bona, Rapida kaj rezulto-dona. Mal-juna sinjorin' Limako Suferas forte pro stomako, Al la ezoko - sakramento! - Rompiĝis tute sana dento, Ternadas nud-pieda rano Pro la mal-varma pluva bano, Kaj dika buf' post gimnastiko Konscion perdis sub filiko. Verŝajne, kara med-fratino, Al ili mankas vitamino? - La telefono daŭras jelpon: - Bezonas tuj ni urĝan helpon! |
Festo en Zoo - Tram-ta-tam! Tram-ta-tam! - Marŝas la hipopotam'. - Tu-ru, tru-ru! - sonas kanto De long-naza elefanto. Du simioj - Lu kaj Ĉa - Arde dancas ĉa-ĉa-ĉa. - Kia bruo! Kia bruo! - Supren-levas bekon gruo: - Ĉu okazis incendio? Brulas kie? Brulas kio? Diras muso Miki-mauzo: - Ne nervozu sen la kauzo! Gajas ĉiu parka besto Pro leona edziĝ-festo! | |
|
Pluvo Pluvas kvazaŭ el sitelo. Mi ne estas karamelo, Ne degelos pro l' vetero! Sub piedoj tero ŝmacas, Pluv-promeno al mi plaĉas - Mi ne estas el sukero! Ne degelos pro l' vetero! |
Komo Farante ordon en la teko, Mi trovis komon. El kajero Forfalis ĝi, de iu vorto Per plej sekreta maniero. Tuj foliumas mi la paĝojn Por trovi, kie mankas komo, Kaj revenigos la fuĝinton Al ĝia intervorta domo. Ne grandas, vere, tiu aĵo, Ne pli ol timiana semo, Sed formas frazojn la trovaĵo, Per diligenta laboremo. |
|
Novjara trajno Glitas pala Luno en blueta brilo. Dormas la arbaro sub la neĝ-kovrilo. Sur vojetoj blankaj ombroj balanciĝas, Meze de la kampo "Tu-tu-tu-u!" audiĝas. Fulme kuras trajno lau arĝentaj reloj, En vagonoj: klaŭnoj, pupoj, karuseloj... Verda semaforo gaje okulumas, Trajna lum-ĵetilo en la nokto lumas. Preterkuris trajno, dormas semaforo. Malaperis bruo en senlima foro Kaj denove nokto regas en trankvilo. Gardostaras Luno en blueta brilo. |