|       Por komenco       Fono       Fotu viajn infanojn ne nur por paradaj albumoj.       Oraj proporcioj en kompozicio.       Ideo de la bildo.       Fotante komunajn aranĝojn.       Ideo en portreto.       Konflikto en la kompozicio
KIEL FARI BELAN FOTON Impresoj kaj spertoj pri amatora fotado
Daŭrigo.
      4. Oraj proporcioj en kompozicio.       Vastekonataj estas la reguloj de "Ora sekco" - klasika, "dua", "triangula", sekve estas kelkaj ĉefaj linioj, kiujn oni uzas por fari la bildon pli impresa. Laŭ linioj de "ora proporcio" oni oranĝas la ĉefajn objektojn por substreki ilian gravecon. Plej garmonie aspektas pejzaĵo, se la gorizonto etas lokita laŭ tiu regulo - aŭ pli simple - laŭ regulo de 2/3: supra parto - ĉielo- okupu 1/3 de la bildo kaj la malsupra parto - 2/3 ( - aŭ male).

La gorizotalaj kaj vertikalaj linioj sekcas la klasikajn bildojn je Oraj Proporcioj - la maro okupas proksimume 1/3 da spaco, la sekala kampo estas lokita laŭ Dua OP ( ĝi situas preskaŭ meze de la unua OP kaj la meza linio). La vertikala Ora linio trapasas tra ĉefa objekto de "La 9 ondego" - tra la ŝaŭmanta ondokapo mem kaj ankaŭ tra plej dramatika parto de la sceno - iuj falintoj penas alkroĉiĝi al la trabo . Je sama OP estas lokigitaj la pinoj enkadre de "Sekala kampo"
      Modernaj fotiloj foje havas okularon aŭ ekraneton kun jam signitaj "OP" - vertikalaj aŭ gorizontalaj.
      Per la punktoj estas markitaj la lokoj, plej atentataj de spektanto - tien endas meti ĉefajn objektojn de la fotata sceno.   Se via aparato la servon ne disponas - imagu do ilin proksimume kaj lokigu viajn ŝatatajn aĵojn en ĝustajn poziciojn.
      Tre plaĉe aspektas oblikva objekto aŭ linio, iranta de maldekstre - supren dekstren, sed iom distanciita de la ĉefa diagonalo ( ni ne mergiĝos nun en detalan geometrian konstruadon de la Triangula OP, reale estas sufiĉa ankaŭ proksimuma kongruo) - vidu kiel estas lokita la vojo en la "Sekala kampo".      
"Frugilegoj venis" La nestoj amasiĝas laŭlonge de oblikva linio, signita per klinitaj arbotrunkoj
      5. Ideo de la bildo.      De simplaj bildoj por rememoro ni transiras al fotado de impresaj scenoj.
Se ni emas kapti en la kadron interesajn momentojn de l' fluantaj ĉirkaŭe eventoj, ni devas trejni la atentemon, spektemon - por trafi precizan lokon, kaj toleremon - por atendi ĝustan tempon. Tiu ŝatokupo certe postulas konstantan kunhavon de la fotilo - bonaj okazoj ne venas laŭ mendo :)
      Ofte sur "arta" foto povas esti plej kutimaj situacioj kaj ordinaraj objektoj. Kio diferencas interesan bildon de neatentinda? Oni diras: - "En tiu bildo IO estas", "ĝi havas iun "internan energion".." Kio estas tio?       Kiel aranĝi la enkadran spacon, ke la situacio impresus same kiel vi ĝin vidis? Ekzistas ankaŭ por tio certaj reguloj. - La bildo devas havi ideon. Ideon ĉefe prezentas la objekto lokita en "ora punkto". Aliaj detaloj devas "partopreni" en la prezentado de la ideo. Ĉio ne koncernanta la ĉefan temon nur malhelpas al akceptado kaj devas esti evitata. Kio estas bildarta ideo? - Tio, kion vi volas diri al la mondo per via artaĵo. (Vi povas klare esprimi vian penson en la titolo. Menciita en la titolo penso devas esti centra en via bildo, akcentita per lumo, koloro, pozicio.) "La floreto estas bela. La dormanta kato estas ĉarma. La mondo kie ekzistas tiuj kortuŝaj aĵoj estas aminda" - ankaŭ tiuj povas esti ideoj - nur tre banalaj. (Kvankam se la floreto estas rara aŭ lumigita iel nekutime aŭ katido dormas per iu originala maniero - la konceptoj ankaŭ povas esti taksataj kiel atenteblaj.) Do se elektita temo etas floro - tio devas esti klare de la unua rigardo. Superfluaj detaloj ne devas maski la ĉefan rolanton. Bunta senorda kadro parolas pri nenio. Superfluaj hejmaj aĵoj apud amuza bestoportreto fuŝas la impreson.
              (  1. Bildkarto Mail.ru / 2. Fonaj detalaĵoj nur malhelpas al kompozicio kaj denove atentu la efikon de makula ombro)
Se vi volas transdoni impreson pri abunda florar' surkampe - estu prezentita la kampo kiel ĉefa objekto - nek fostoj, elektrokabloj, nek eĉ arboj deflankigu la atenton de la ideo - La Florado. Se la ideo - ĝuste soleco de la arbo en vasta kampo - do ĝi devas esti akcentita kaj klare videbla.       La ideo de Ŝiŝkin klasikaĵo - inspirplena ĉarmo de vasta rusia kamparo - altaj pinoj meze de l' sekalo ĝin substrekas.
           1. La ideon "tenero de rozkolora florado" - esprimas la pli granda centra floro, malsupraj floretoj ĝin subtenas (monras, ke temas pli la aro ).
2. La unuan atenton kaptas la helruĝa vilao - se ideo estis montri ĝuste la konstruaĵon - do la biciklisto estas superflua. Se estis intenco prezenti la veturantan knabon, li devus esti montrita pli proksime kaj endus eviti la akrekoloran makulon de la antaŭa domo. La temon "Mia kara strato" iom ĝenas enparkintaj aŭtoj.       Dume ni deflankiĝu de la ideo kaj revenu al la tekniko.       Kiel plenumi la intencojn reale?
Ĉirkaŭ elektitaj objektoj plej ofte lokiĝas nenecesaj detaloj, ne ĉiam eblas trovi lokon por foti arkitekturon grandskale, apud monunento svarmas homoj, superan spacon nepre ornamas elektrodratoj.. Se post floreto eblas speciale meti mol-koloran paperan ekranon kaj la hejman besteton lasi sur ne bunta tapiŝo - pri alio estas pli komplike. La placo estas malvasta kaj la kastelo ne eniĝas en la kadron? La panaramon ŝirmas aliaj konstruaĵoj? -       Elektu almenaŭ belan parton de la fasado kaj montru ĝin;
ekz: "La bela pordego de la sanktejo", "Mi kaj ornamaĵo de la kolono" - nur ke la elektita objekto estu plena, tuta detalo, prezentinda laŭ si mem. Tiu kadro impresos pli bone ol duonfasado aŭ hazarda peco de la muro.
              1. Duonkaŝita konstruaĵo, sur malantaŭa linio, ne transdonas ĝuste la ideon (ekz. montri la impreson pri alteco de la turo). 2. Sur la dua bildo - supra elektrofosto kaj malsupra flava reklamŝildo estas malhelpaj.
Homoj apudantaj la fotatan monumenton ne malhelpas al la ideo (ekzemple- transdoni vian admiron de grandioza konstruaĵo), male - montras ke la memoraĵo estas frekventata. Endas nur atendi la momenton kiam neniu ĉeestos en antaŭa spaco kaj mankos tro akraj vestokoloroj.
Pri la elektrokabloj ni ofte nenion povas fari krom ekstermi ilin per komputila prilaboro.       Ankaŭ, fotante la panoramojn naturajn aŭ arkitekturajn, ne forgesu pri la ideo de la bildo - kion vi volas diri per ĝi. Ĉu "Kiel bele la antikvaj ruinoj aspektas inter abundaj verdaĵoj" - la muroj devas elpaŝi sur antaŭon, metu ilin laŭ "oraj" linioj. Se foto nomiĝas "La muro travivis centjarojn" - do kadru ĝuste ĝin granskale, konvene efikus juna persono tuŝanta "la miljarajn ŝtonojn". 

La blanke lumigita muro "vidinta centjarojn" estas ĉefa objekto. Estus pli avantaĝe prezenti ĝin de pli proksima kaj malpli alta vidpunkto - ke ĝi okupu pli grandan lokon sur la foto.
Se belforma nubo kaptis vian atenton - kun ĝi nura la foto aspektos fragmento - malvasta terstrio helpos aldoni ĝustan impreson de ĝia flugo en la alta ĉielo.      (La ŝtonegoj imprese kontraŭstaras al la leĝeraj nuboj, nur la botelo malsupre kuŝanta estas ekster la temo)

La detaloj en apuda spaco aldonas al la bildo profundecon.
      6. Fotante komunajn aranĝojn.      Ofte renkontataj variantoj - aŭ ĉiuj ekstaras en unu linion, kaj ekhaltas - "por fotiĝi" - aŭ sur la bildo estas svarmo sen iu ideo. Konsilo por la "grupa fotado": se la kunveninta amaso estas sufiĉe granda - ĉe tridek homoj kaj pli, des pli se ili ne sukcesis lokiĝi je tri-kvar postsekvaj linioj - ne provu fari foton de granda distanco, por ĉiuj eniĝu en la kadron.
Kutima rezulto de tiu provo, des pli farita per senŝtativa "fotosapujo", estas plorinda - apenaŭ rekoneblaŭ malgrandaj makuloj anstataŭ vizaĵoj. Aliru pli proksime kaj fotu poparte. Poste vi aŭ sukcecos glui belan kunmetaĵon, sed ankaŭ simpla serio da bildoj donos tute certan impreson pri la grandeco de la grupo.
      Sola ebleco ricevi la bildon de homoj starantaj ronde - foti desupre.       Ajna pozicio surtere ne transdonos impreson de la cirla kunstaro.
      (Okaze de malsupra establo de fotilo sukcesas nur       duonrondo)
Dum la oficiala parto.
      Jen preleganto surscene, meze aŭ flanke de granda prezidantaro. Vasta panoramo de la scenejo eble estas necesa por raporto, sed ne interesa. Lokiĝu apud la katedro, penu kapti momenton, kiam la parolanto faros elokventan geston aŭ almenaŭ
ekhavos sencoplenan mienon. La efektan fotaĵon vi povas meti en la paĝon sur fona bildo kun amasa aŭskultantaro. Ankaŭ la spektantaron endas foti dum aktivaj momentoj - ĉu aplaŭdoj, ĉu evidenta atentado al oratoro.       Denove ni revenas al nia temo - la fotata sceno devas havi sencan centron kaj ideon.
Se la personoj sur la bildo rigardas kaj moviĝas hazarddirekte , kvazaŭ ĉiuj estas okupitaj pri iuj privataj aferoj - aspektas neniel interese. Ĉirkaŭaj homoj ne partoprenantaj en la agado, forturnintaj aŭ susurantaj popare, kun nekonvenaj emocimienoj - rompas la tutan bildon.  
1. Du mezaj vizaĝoj forturnitaj de la parolanto - estas evidenta manko de la sceno. 2. Sur dua bido - ĝenerala nekoincido de la oratora impeto kaj la ĉirkaŭantoj - sendirekte svarmantaj
      Malgraŭ ke homoj speciale kunvenis por komuna agado, estas ne tuje kapteblaj
efektaj momentoj, kiuj klare prezentas kunagadon. Eĉ dum organizita mitingo ne estas simple trovi konvenan lokon por prezenti elokventan panoramon de unuiĝo - homoj transiras de loko al loko, interparolas, turnas sin en diversajn direktojn - neniu zorgas konstrui fotindan situacion :).       Laŭ peto, speciale por fotado aranĝita pozicio, aspektos nenature pro streĉaj pozoj kaj afektantaj vizaĵoj.             Kion do fari? - Ĉasi! Atendi kaj atenti. Kaj ne forgesi pri la reguloj de bildkompozicio.
  Ne avantaĝe aspektas dorse turnitaj partoprenantoj.
Ne konfuziĝu foti la agantajn homoj fronte. Se ili venis por demonstracio - tio submencias ke ili volas esti rimarkitaj. Dum la aranĝoj oni kutime estas komprenemaj se vi fiksas komunan agadon. Vi ĉiam povas klarigi, ke volas prezenti la fotojn sur koncerna paĝo. (Foti nekonatajn homojn surstrate en interesaj situacioj foje estas alloge, sed ne asekure.
Ankaŭ por tio ekzistas metodoj, sed ne por ĉi foja rakonto.)
Plej interesa tasko estas transdoni momentojn ekster oficiala parto.
En la kadro devas io okazi - ĝuste tio estos temo de la bildo. La plenumanto de la ĉefa rolo devas esti sur aktiva "ora" pozicio de la foto. Pli bone se ĉiuj partoprenantoj rigardu al sama punkto - signifa centro de la sceno, - por substreki la ĉefan parton de la prezentaĵo. (Ne nepre ĉiuj turnu en la objektivon, tio estus banale). Ĝi povas esti iu objekto en la manoj de prezentanto aŭ li mem.       Eĉ dum komuna konversacio eblas elekti ĝustan momenton - ja iu konkreta       parolas ĉiun certan momenton - aliaj turnas al li .
 
      Bone aspektas kunago - aŭ oni samtempe strebas ien, aŭ kune marŝas, (aŭ eĉ viciĝis por manĝodisdono - ankaŭ tio estas elokventa memorinda momento).

1. Kurado sen iu eksplicita komuna celo faras la bildon sensignifa. 2. La movoj kaj rigardoj direktitaj al sama punktoklare esprimas la kunagadon. 
Eĉ se vi fotas simplan ĉetablan festenon - elektu okazon transdoni la sentojn kiuj regas dum la aranĝo - plej tipa varianto - kunlevigo de pokaloj - do la pokala kunklako estu akcentita centro de la sceno.
      Ajna vasta panoramo postulas altan observan punkton.
Se vi volas prezenti grandecon de la kunveninta amaso - grimpu alten - ne restu postdorse de la ĉeestantoj.       Eĉ maro fotita de sur borde vidiĝas nur kiel malvasta strio. Trovu eblecon surgrimpi, al kio ajn, eĉ sur ŝultrojn de la partnero :) Arto postulas lerton. :)
Eĉ se la ideo estas - transdoni kolor-riĉan buntecon, viglon, amasplenon de iu okazaĵo - des ne malpli sur la bildo devas esti markita iu signifa centro ĉirkaŭ kiu ĉio svarmas.

Kaoso da koloroj sen eksplicita procedo.
     
  1. Klara momento de l'marĉando,   nur depostdorsa fotado faras la agantinon - ne aktiva.   2. Pli aktiva procedo.
      
      1. Ankaŭ la forturninto partoprenas en la procedo per aktiva movo.       2. Se la ideo - nur montri la abundon de multspecaj fruktoj, ankaŭ en ĉi okazo, la aganto - vendisto, ordiganta la produktojn, helpas direktigi la atenton kaj per tio transdoni la impreson.
      7. Ideo en portreto.       Ŝajnas, ke en situacio de portreta fotado ne estas bezonate zorgi pri ideo, ĝi klaras - la vizaĝo mem, "vidu min". Tamen ankaŭ portreto povas esti "parolanta", kaj kion ĝi "parolos" dependas de la aranĝo de enkadra spaco. Elektu, kion vi ĉefe volas rakonti per farata bildo - ĉu prizenti ĝuste la fotaton aŭ ĉefa ideo estas "Mi, estante en ĉi loko", "Ĉi tie mi loĝas" k.s.
  Similas ke celo de la unua bildo estis la virina figuro, en tiu okazo la ŝilda fragmento supre estas malhelpa
Se estus intenco memorfiksi ĝuste la momenton de feliĉa butikumado - la panoramo devus esti prezentita pli vaste:

        La knabino estas centro de la sceno; por ne deflankigi la atenton,                   la fono estas elektita sen troaj detaloj:

    "Sur la ludkonstruaĵo" - la bildo estas akceptebla por prezenti la infanplaceton mem, sed pro tre neklare videblaj figuroj ne taŭgas kiel portreto.
       
 1."Ni kreskas ĉi tie"             2."Ĉi tie ni ripozis" -             ambaŭ scenoj estas komponitaj tiel, ke portretoj lokiĝu fone             de memorinda naturaĵo.
Tion, kion ni diris pri lokiĝo de l'fotata infano validas ankaŭ por fotado de plenkreskuloj.
Se vi decidis rifuzi de la kutima kompono - "la objekto rekte staranta meze de la kadro" - ne konstruu por efekto artifikajn poziciojn.
-Malsukcesa provo de la originaleco - la persono lokigita kvazaŭ en "liberan pozon" - sed senteblas streĉo kaj nenatureco de la situacio, neoportuna sidado ne donas dezirindan efekton de la facila ripozo.
    Kiel do fari? - "Kapti". Serĉi kaj trovi belajn momentojn dum natura konduto de homoj. Ni ne pritraktos nun ecojn de "salona portreto" kun regule establita lumo "dispersa generala plus desuprse-dekstre kaj iom da kontra" ktp, por tiu laboro necesas serioza aparataro kaj speciala sperto (sufiĉe ofte tamen tiuj solenaj portertoj parolas pri nenio; deferencas de pasportaj fotoj nur per duonturno de l'fotata kapo). Estas senco foti viron sur la trunko, se vere li bonripozas sur ĝi - legas apoginte, lokigis manĝon sur arbostumpon. 
Vi povas peti bubon pozi sur la branĉo, se grimpado ĝenerale estas lia kutima plezuro.
Viro pli oportune estas prezentinda dum lia ŝatokupo.
 
Panjo en antaŭtuko kun kuko certe ne estas sola ebleco "vigligi" virinan portreton. Sendube eblas trovi akaŭ aliajn eventojn ne malpli efektajn.

Sukcesajn eltrovojn!

     
8. Konflikto en kompozicio       Bona arta bildo entenas konflikton.       Plej simple konflikton prezentas kontrasto - freŝa kreskaĵo sur seka tabulo, fortika ŝtono kontraŭ plaŭdanta ondo; kontrastaj koloroj.

        La kolora kontrasto impresigas aktivecon           kaj fortecon de l'agantoj.   Atentu: la klasikaj proporcioj estas surloke.   Petrov-Vodkin obeis la regulojn de pentroarto.
      La nocion "konflikto (enbilda)" ni pritraktu per klasikaj ekzemploj, vaste konataj kaj menciataj en rusia lerneja programo.
Per bildo "Bojarynja Morozova" oni kutimas ilustri "orajn proporciojn". La linioj, kiel vi vidas, kuniĝas en aktiva centro de la sceno - levita mano de la ĉefa persono kun dufingra religia signo. Grafika kompozicio substrekas la ideon de la verko.

Kio estas konflikto en tiu prezento? - Evidente la kontrasto inter arda sindono de la heroino kaj reago de l' ĉirkaŭaro - ilin distras la momento, iu gapas stulte, iu estas forturnita, preĝas, iuj eĉ ridetas . Se en simil-tema sceno ĉiuj estas koncentritaj je propogandisto - bildo estas elokventa, sed banala. Por substreki la centran detalon - sen koncentritaj je ĝi rigardoj kaj movaj streboj de l' partoprenantoj - la pentristo uzis specialajn grafikajn rimedojn. La verko estas la pinto de la pentra arto. Certe, ni ne povas imiti la metodon fote, ni nur spektu tion kiel ilustron, por imagi pri kio temas.
    Reshetnikov. "Denove la poento 2"       ( lerneja malsukceso)
      Ĉu temas pri la kontrasto inter diligenta fratino kaj la frato-aĉulo? Tiu percerto estas triviala. Atentu la ruĝvangan muzelon de la bubo: la okuloj malsupren, kvazaŭ hontas, sed la tuta aspekto klare malkaŝas lian ŝaton al brua, eksterklasĉambra vivo. - "Kiuj lernoj kaj "2-oj" - kiam la freŝfalinta neĝo estas tiom alloga, en la kurglitejo estas tiom gaje!" Ni ne multe kredas, ke la fuŝa poento estas la lasta, ĉu?
Laŭvoja rimarko. Kiel detaloj de la bildo koincidas kun reguloj pri kiuj ni parolis komence de la artikolo ? - La pentristo ja tranĉis dekstran figuron de la knabeto, do oni povas? - Povas; tranĉi dounon de dorso eblas, por substreki, ke la persono havas suplementan rolon. (Nur dorsan parton, tamen, ne manon aŭ vizaĝon) - Ĉu ĉiuj detaloj, abundaj en la bildo helpas al la ĉefa ideo?
Ni vidu: malgranda frateto por kio? - Evidente li, tuŝanta la manon de l'virino, komprenigas, ke temas pri la patrino, bonkora. Aksesoraj surmuraj aĵoj, floro sur fenestrobreto aldonas al la sceno hejmecan etoson. Por kio necesas la hundo? - Ĝi helpas ne tiom al la ideo, sed al la kompozicio. Kvarfigura kompozicio estas seke simitrieca, nepara nombro da personoj estas pli garmonia; krome sur la antaŭa linio evidente estis bezonata hela makulo. Do ĉiu detalaĝo plenumas sian rolon.
    Gerasimov. "Post la pluvo" 
Estas kvazaŭ nur instalaĵo - freŝa flor-bukedo. Kun kiu ĝi konfliktas? Ĉu kun la traboj de la verando: viva-malviva ? Tiu kontrasto estas malĉefa.
Ĵus pluvis. Devas esti humide, friske.. iom triste? Ne, la pentristo prezentis ĉion ĉarmoplena, ĝojiga, la mondo brilas kaj ridetas lavita de somera pluvo.
Similan kontraston entenas supre menciita pentraĵo de Surikov - frosteco, koteco de degelanta neĝo, sed per molaj varmecaj koloroj estas transdonita printempa inspirigo.
    Jablonskaja. "Mateno" / Pimenov "Vastaj vojoj"     1. Klare ekspoziciita ideo, klasike pentrita situacio - kaj manko de signifa konflikto. Knabino juna   -   mateno luma   -   karamelo dolĉa.. 2. Kompozicio banala, la ideo apenaŭ signifa: Gejunuloj legas anoncojn, evidente pri laborlokoj .. - kaj kio ?
    Brjullov- "Rajdantino" 
      Brila klasikartaĵo, portreto plenumita je ĉiuj pentrartaj reguloj: kontrasto inter juna, tenera ĉefrolantino kaj fortega ĉevalo, kolora ritmo - blanka- nigra-blanka-nigra, malgranda-granda-malgranda.
(Tiun elementon de bildarta tekniko, kiel ritmo - apenaŭ eblas aranĝi kadre de natura fotado - do ni ĝin speciale ne priatentas. Nur se dum pejzaĝa fotado vi havos eblecon elekti panoramon kun ritme intermitaj elementoj - ĝi aldonos da harmonio al via bildo.)
    "Lasta tago de l'Pompeo" 
      Ankoraŭ unu genia prezento de klasika pentrado. La ĉefa temo - "ne estas savo" estas prezentita per la paro, penanta ŝirmi sin de la flamego per iu tolo, - la sceno estas akcentita per la konverĝaj linioj (konturoj de arkitekturaj elementoj, ombraj limoj). Kontrasto inter naturkoloraj, ankoraŭ agantaj figuroj, kaj hela falinta korpo - daŭriganta lumon de flama strio - klare subtenas la ideon de la neevitebla finaĵo.
    Repin. "Matenmanĝo de l'aristokrato"   /   Pukirev "Mezalianco"    
Pli trankvila situacio. Same evidentaj klasikaj linioj. 1.Konflikta elemento estas klara - Li volas manĝi, sed ne havas, malgraŭ pompa(sed putra) ĉambro-ornamo. 2. La ĉefaj linioj kaj madekstra lumstrio klare montras al centra objekto de la sceno - la surmetata nupta ringo. Kontrasto inter "ŝi ne volus, sed devas", estas drasta.
       "Fototapiŝo". Malobeo de ĉiuj eblaj reguloj de bildarto. Multo de neligitaj samatentokaptaj centroj: vulkano, delfenoj, fulmoj, batanta ondo.. Du aŭ tri sunoj :) Fikciaĵo? Falsaĵo.
Fine restis nur noti, ke ĉiuj prezentitaj skribaĵoj estas nure privataj opinioj, ne pretendantaj al supera korekteco.
      Serĉu do momentojn neordinarajn. Ilin eblas renkonti dum plej simplaj okazoj kaj en kutimaj cirkonstancoj. Foto kun konflikto ne signifas, ke vi fotas kverelantojn - tiu kadro entenas neniun internan kontraston.
Se iuj luktas - aliaj aplaŭdas aŭ indeferente strabas; se bebo ploras inter ĉiesa festado; kato sidas ne sur kuseno, sed en kaldrono; nesto sur elektrodratoj - tiuj estas specimenoj de ideo kaj konflikto en la bildo, nur multfoje jam ekspluatitaj.       Por fari vere atentokaptan foton - verku aŭ eltrovu la novajn.
Tiaj estas unuaj rekomendoj al komencanta fotemulo, sekvu ilin kaj viaj fotoj estos bone aspektaj kaj ŝatataj de spektantoj.
 
    Malgranda paruo:     timas, tamen la regalaĵo estas tiom alloga :)
|