|
      Por komenco       Fono
      Fotu viajn infanojn ne nur por paradaj albumoj       Oraj proporcioj en kompozicio       Ideo de la bildo       Fotante komunajn aranĝojn
      Ideo en portreto       Konflikto en la kompozicio
KIEL FARI BELAN FOTON Impresoj kaj spertoj pri amatora fotado
      Kiel regi la aparaton vi certe trovos en ĝia instrukcio. Se vi uzas la vortojn kiel "eksponometro" aŭ "diafragma nombro", vi evidente konas kie legi pri pliaj detaloj.       Ĉu oni povas fari interesajn bildojn per foto-"sapujo" - sen ŝanĝeblaj objektivoj, firma ŝtativo ? Estas diversaj opinioj pri tiu demando.       Kio do estas ebla por fari? - Pri tio la ĉi suba artikolo.       Nia celo etas ricevi esprimplenajn bildojn, kiujn agrable estos foliumi post jaroj kaj ne honte montri al amikoj. Kiel fari fotaĵon, interesan ne nur al la partoprenantoj de la fiksitaj eventoj, sed allogaj ankaŭ al fremda spektanto?       Kelkaj bazaj leĝoj de bilda kompozcio helpas al ni komponi plaĉajn fotokadrojn. La scioj estas ĉerpitaj el kurso de klasika pentroarto - certaj specifoj de tiu fako estas utilaj ankaŭ por fotado.
      La plej simplaj rekomendoj estas vaste konataj kaj ofte citataj, foje menciataj eĉ sur pakaĵsakoj de fotovaroj, sed rigardu ajnan publikan galereon - la tipaj eraroj ripetiĝas senbride.
1.Por komenco
      Atentu jenajn detalojn:     - Ne tranĉu la homojn! Ne lasu manojn de la avino, subtenata infanon - sen la avino mem.     - Ne kadru duonpatrinon fone de la bebo.
                               
- Ankaŭ, se fremdaj personoj eniĝis en vian kadron - ne duonigu ilin, - aŭ homo ĉeestas la tuta, aŭ tute ne ĉeestas.       
- Korpo senigita de iu el ĝiaj partoj - impresas mornige. Ĉiuokaze la bildo kun mankantaj piedoj aŭ manoj aspektas malkonvene. .
                              Se tranĉi - meze de la gamboj aŭ pli supre.
                                        
En la sceno "Mi, promenanta en parko" apuduloj ne malhelpas, male "vivigas" la momenton, montras ke vi ne en dezerto promenas. Se tamen, neniel vi volas fremdan ĉeeston apud via portrreto, kaj tranĉi ne eblas - provu fari belan muntaĵon.           
(Superflua mano dekstre aspektas strange / Etulo apenaŭ elŝovinta elpost malantaŭa knabino ankaŭ ne estas sukcesa vidaĵo) 
- Ne tranĉu vian propran figuron senbezone. Se via celo estas ricevi kiel eble gradskalan vizaĝon surbilde - certe vi povas intence fari studian brustan aŭ ĝiszonan portreton.
                 Sed se la celo estas - ĵanra foto en pitoreska       ĉirkaŭaĵo aŭ en bona kompanio - estas prefirinde       ke la tuta via korpo partoprenu en la sceno       - kun piedoj - kaj ke estu spaco sub ili :) .
      Homa vizaĝo nature estas plej grava objekto por la spektanto.   Ne sperta fotanto emas meti la ĉefan detalon en centron de la kadro.   La rezulto estas nekontentiga.   Ekz. virino fotas filinon sur rolilo - la kapo mezkadre, ĝisgenua portreto,   la rolskioj ne videblas entute, multe da nenecesa spaco supre.
      Estas pli taŭge centrigi ne kapon, sed la tutan homon en la kadro. Krome estus preferinde meti la subjekton ne en ĝusta centro, sed iom pli libere forŝovi iom flanken.       Precipe, se homo iras aŭ veturas - antaŭ li devas resti sufiĉe da spaco - por estu kien veturi!
                    
    (La spaco sur la unua bildo estas tro limigita)
Por substreki moviĝon: direkto dekstren aŭ dekstren-supren estas pli impresa ol malsupren-maldekstren.
(La maldekstra varianto impresas kvazaŭ joro malsupren, la dua ilustraĵo pli efike transdonas suprengrimpadon)
- Ne tranĉu la vizaĝon ankaŭ per ombro, ne lokiĝu sub makula transfoliara sunlumo - aspektas ne elegante !              
      2. Fono.      Kutima metodo de kurortaj fotistoj - meti la klienton dorsen al iu foliaro aŭ palma trunko - por "longa rememoro". Fakte la arbofolioj ne multe deferencas de foto al foto, la lokoj distingeblas nur laŭ la subskriboj (al la afero estis teknika preteksto - tiel pli simple estis prilabori amason de mendoj). Ni ne estas limigitaj de entreprenaj postuloj kaj povas konstrui ĉiufojan kompozicion unike.
Se vi volas foti la amikon fone de renoma arkitekturaĵo - deiru je sufiĉa distanco, por ke la objekto trafu plene en okularon de via aparato - kaj la fotata homo lokiĝu proksime de vi -
por havi normalan demension sur la bildo.               (1. La antikva konstruaĵo sukcese enĵis en la kadron, sed la persono apud ĝi preskaŭ ne videblas /      2. De la dua ekzemplo ne eblas ricevi imagon pri la tuta fotita ejo
      Foren kondukanta palma aleo malantaŭ la "modeloj" aspektas    pli efekte ol fono el sola trunko.
    (Nur la fotitajn promenantinojn necesis "preni" de pliproksime)
Se vi decidis ekzemple foti la bebon apud infanĝardeno - estu ĝi prezentita ne nur per peco da sojlo - same elektu la pozicion, de kie videblas la tuta konstruaĵo aŭ gia granda parto.
      3. Fotu viajn infanojn ne nur por paradaj albumoj.       Estas ne malpli grave fiksi kutimajn eventojn de ĉiutaga vivo, sen pompa vestado kaj ornamo. Memorkapablo de malgranda bebo estas malforta - ofte li rememoras sian fruan vivon nur helpe de fotitaj momentoj. Manĝado, bankuvo, korta balancilo, unua biciklo, pupludo, kurado kun amikoj, ĉion ĉi estas plej interese prezenti en natura stato - dum la agado, kiam la infano ne pretiĝas intence al la fotado.       Ne necesas speciala lerto por kapti en la objektivon viglan movadon kaj fiksi amuzajn epizodojn. Cifra fotilo certe donas grandan avantaĝon en tiu procedo - ne necesas ŝpari fotobendon, eblas reprovi multfoje ĝis sukcesos agrabla aspekto.       Modernaj aparatoj permesas facile foti moviĝantan objekton. Observu la infanludon kaj elektu certajn scenojn de veturado, saltado aŭ ajna petolado - dum suna tago aparato fiksos bildon dum tre kurta periodo - vi certe sukcesos ricevi akran fotaĵon (precipe se forte tenos la fotilon kaj apogos la manojn aŭ kubutojn je io firma).               ( Dum hela sunlumo eblas "haltigi" fote eĉ falantan akvon)
      Ne imitu banalajn artifikaĵojn, kiuj nomadas de albumo al albumo - infano kuŝanta aŭ sidanta, kokete apoganta la mentomon per la fingreto; kvazaŭ dormanta - kunigitaj manoj sub la vango. Se via etulo ne havas kutimon ripozi en tiu pozo - ne establu ĝin speciale - aspektus tio stulte kaj subŝovus al la kreskulo falsajn impresojn pri la pasinteco. Plej valore estas rimarki kaj fiksi por memoro ĉarmajn trajtojn apartenantajn precipe al via infano - nepre estas ĉe li iuj kortuŝaj ecoj de l'konduto.       En hejma cirkonstanco apenaŭ vi sukcesos foti kaŝe. Kion fari por la infano kondutu senafekte? Provu okupi lin per konvena ludo - ekz. ludi fotoateljeron, kvazaŭ li estas kliento veniginta sian pupon fotiĝi, vi, do, "ne lin fotas, sed la pupon". Aŭ kutimigu la bebon al ofta uzado de fotilo, ke li ne plu atentu ĝin (eblas sen malŝpari la bendon foje nur imiti)       La ricevotaj vivplenaj bildoj ĝojigos la kreskantan "modelon" dum multaj sekvaj jaroj, pli ol stagnaj "paradaj" scenoj.

      Ĉiuj bildoj estis faritaj per ordinara poŝkamerao, ni lasis al aŭtomato elekti reĝimojn de lumigdaŭro aŭ aperturo. Nia temo estas - al kio strebi kaj kion eblas atingi uzante tiajn simplajn rimedojn.
Plu - al sekva paĝo
|